Bezono pri amasmedia kunlaboro reale donanta al la socio pli ampleksajn eblecojn por evoluadi, eliminadi malsanojn, tenadi pli sanan vivon kaj likvidi la problemon de malsato sur Tero.
Dum multaj homoj decidiĝas malsati protestante politike kontraŭ io, kaj faras tion kreante sensacion por atentigi publikan opinion pere de amasmedioj, iuj silente kaj anonime envojiĝas al senmanĝado fariĝante senmanĝuloj. Tiuj ĉi personoj profitas plurajn bonefikojn de senmanĝula vivostilo. Valoras ekspluati ilian scion kaj sperton por la bono de la bezonplena socio, kun celo krei pli valoran vivon de ni ĉiuj. La rompo de universale regantaj miskonvinkoj limigantaj nian vivon kaj diskonigo de la vero, estas roloj, el tiuj la plej gravaj, de amasmedia publikigo.
Senmanĝuloj
estas personoj, kiuj (kiel sufloras la nomo) tavas vivostilon
karakterizitan interalie per nekonsumado de manĝaĵoj
(multaj el ili ankaŭ ne trinkas). Sur Tero vivas miloj da ili,
ankaŭ en plimultaj landoj de Eŭropo. Ili pretas al
kunlaboro kun amasmedioj por supre menciitaj celoj.
Por
teni vivostilon karakterizitan interalie per liberiĝo de la
bezono konsumi manĝaĵon plej ofte decidiĝas la
personoj irantaj padon de konscia evoluigo de la personeco; valoras
disvastigi scion kondukantan al tio.
Unu el la ĉefaj
celoj de ŝanĝo de vivostilo al tiu senmanĝula estas
helpo al homoj malsanaj kaj malsataj
donante la ekzemplon kaj instruante pri alia, pli konscia kaj
responsa vivostilo. Anstataŭ doni fiŝon, ni donas
fiŝhokilon sendependigante tiujn homojn de aliaj. Aliaj kaŭzoj
kaj pli detale priskribitaj troviĝas en la fako "KIAL".
Mi
invitas Vin, Gesinjoroj, al observado kaj dokumentado.
atendante kontakton,
Joachim M Werdin